Mi malkovris bona vortaro : dioestasamo
ĉiuj tagoj oni povas ridi komento el la biblio.
Per ekzemplo : hodiaux :
Romanoj ĉapitro 1-2 Romans chapter1-2
Ĉar mi ne hontas pri la evangelio; ĉar ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaŭ al la Grekoj. (Romanoj 1:16)
La evangelio al mi ne estas hontindaĵo, sed fiero kaj memlaŭdindaĵo. Bonecon, ke ni fariĝas koni Dion kaj fariĝas kredi Dion, mi volas prediki. Nur ĉi tiu evangelio povas savi nin de niaj pereantaj ecoj, kiuj ni mem ne povis kaj povos elsavi.
La potenco de la evangelio estas certigita de multe da popoloj, kiuj povis ŝanĝi siajn vivojn. Mia vivo ankaŭ atestas ke Dio estas amo kaj Li min savis de mia mizera kondiĉo. La gracon de la evangelio konfirmas la historio de homaro, kiel estas skribite: Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan, (Hebreoj 12:1) Ni danku al Dio pro Lia graco, kiu nin savis. Kaj ni preĝu ke ni ne hontu pri la evangelio, sed aktive propozu al niaj konatoj la bonan mesaĝon.
※Ĝentila anonco: la 5a hora unuanima preĝado estas daŭranta Ni preĝu por japana spirita reviviĝo. Ni preĝu por pastroj kaj misiistoj. Ni preĝu por niaj prokusimuloj kaj najbaroj. Por tio ĉi tia grupo de unuanima preĝado naskiĝu ĉi tie kaj tie.
※Regulajn preĝojn de la 6an, la 15an kaj la 21an mi proponadas.
http://dioestasamo.cocolog-nifty.com/
Jabber estas libera, XML-bazita protokolo por babili rete per tujmesaĝilo. Jabber-bazitaj programoj estas instalitaj en miloj da serviloj en la Interreto kaj estas uzataj de milionoj da homoj tutmonde.
La projekton komencis Jeremy Miller en 1998 kaj la unua publikigado okazis en majo, 2000. La plej grava produkto estas jabberd, kiu estas la servila programo al kiu la Jabber-klientoj konektas, kiam la uzanto volas babili. Oni povas krei privatajn Jabber-retojn, ekz. malantaŭ fajromuro, aŭ oni povas ligi la servilon al la tutmonda, publike alirebla Jabber-reto.
Alia grava parto de la Jabber-sistemo estas la tiel nomataj kluzoj (angle: gateways) per kiuj ebligas al la uzantoj konekti ankaŭ al aliaj retoj, kiuj uzas alian protokolon - i.a. AIM, ICQ, MSN Messenger kaj Yahoo! Messenger. Male al klientoj kiel Trillian kaj gaim, kiuj subtenas plurajn protokolojn rekte en la klienta programo, Jabber havas tiun subtenadon je la servila nivelo pere de komunikado per la kluzoj. Por ĉiuj Jabber-uloj eblas registri al tiuj kluzoj, kaj post la registrado ili povas komuniki kun uzantoj de aliaj retoj, kvazaŭ ankaŭ ili estus Jabber-uloj. Tio signifas, ke ĉiuj klientoj, kiuj tuttute subtenas la Jabber-protokolon, povas esti uzataj por konekti al ĉiuj aliaj retoj por kiuj ekzistas kluzoj, sen la uzo de aldona kodo en la kliento.
La Jabber-protokolo, kiu nun estriĝas de la Jabber Software Foundation, estas sendita kiel IETF-skizo sub la nomo XMPP, por ke ĝi iĝu la oficiala normo por tujmesaĝilado. Tamen, ankaŭ SIMPLE, bazita sur la SIP-protokolo, batalas por la sama pozicio.
Saluton,
Estas la unua artikolo kun cxi tiu blogo. Estos esperanta taglibro. Kiam mi bezonas serĉi vorto en vortaro mi uzas lernu.net.
Mi pensas ke ci tiu taglibro ne estas tre facile komenci cxar oni demandas multe demando : adreso, urbo tkp.
Unua problemo : Kiel oni povas cxangi la dimensio de bildoj ?
Esperanto estas egalisma. Oni celas per ĝi ebligi, ke larĝaj tavoloj de
la loĝantaro en ĉiuj landoj senpere komunikiĝu trans lingvajn kaj
politikajn limojn. La angla, kiun multaj rigardas kiel la faktan mondan
lingvon, ne sukcesas plenumi tion eĉ en la malgranda grupo de relative
riĉaj landoj kun elkonstruita lerneja sistemo. Kvankam la regpovo estas
kaj provizore restos en la manoj de kontraŭuloj de la ĝenerala
enkonduko de Esperanto, la praktiko montras, ke Esperanto jam hodiaŭ
estas rimedo, per kiu iuj lingve malavantaĝitoj povas fariĝi dulingvaj,
dum ĝi estas rimedo, per kiu ĉiuj povas partopreni egalecan komunikadon
trans lingvolimojn.